Enujiga masinaro:
ABC-Pack  envase y embalaje. Film estirable.
Concetti Group

Film estirable ->

Subskribu senpage al nia reta Ret-adreso

ABC-Pack » Startejo » Privacidad

Bonvenon Gasto!
Enciklopedio
Sercxi
  
Lastaj novajoj
> Bronza medalo por la Ekologia Modula kaj Sekura Ujo
> Nefab malfermas filion en Rumanio
> Dek jaroj de SIG Combibloc en Hispanio
> Klonados: la ujo de estonteco, praktika, sekura kaj noviga
> GRAND-KAPACITAJ KARTONAJ SKATOLOJ
Novajoj
Foiroj (11)
Materialoj (16)
Maŝinoj (8)
Aplikoj (1)
Kompanioj (10)
Naciaj novaĵoj
Concetti Group
Informoj
Confidencialidad
Conditiones de uso
Contactenos
Privacidad

LEĜA SCIIGO

1. Kadro de apliko

Ĉi tiu leĝa sciigo entenas la kondiĉojn kiuj regulas la uzon kaj aliron al ret-paĝaro http://www.abc-pack.com (sekve la paĝaro) kaj respondecojn devenantajn el ĝia uzo.

Estas subkomprenite ke aliro aŭ simpla uzo de la paĝaro fare de iu uzanto implicas ties akcepton de ĉiuj kondiĉoj publikigitaj de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. en sia paĝaro en tiu momento.

Enhavo de ĉi tiu leĝa sciigo inkludas jenajn apartaĵojn:

 

1.        Kadro de apliko

2.        Rajta tenanto

3.        Celo

4.        Kopi- kaj Patent-rajtoj

5.        Aliro

6.        Konfidenco-politiko kaj Protekto de Datumoj

7.        Respondecoj kaj Devigoj

8.        Daŭro kaj Modifo

9.        Aplikeblaj Leĝoj kaj Jurisdikcio

2. Rajta tenanto

Rajta tenanto de ĉi tiu paĝaro estas ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., domicilita ĉe Strato Maestrat 18, 1a etaĝo B. Poŝt-kodo 43560, La Snia (Tarragona); telefono/fakso 977576470; e-poŝto info@abc-pack.com; NIF (fiska numero) B-43726587, registrita ĉe la Tarragona Komerca Registro en Volumo 1885, Folio 139, Paĝo T-26884.

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. estas entrepreno kiu okupiĝas pri REKLAMAJ SERVOJ

3. Celo

Celo de ĉi tiu paĝaro estas servado de informoj pri ujoj kaj pakumoj, en ĉiuj landoj kaj lingvoj el la mondo.

4. Kopi- kaj Patent-rajtoj

La tuto de ĉi tiu ret-paĝaro: priskribo de produktoj, teksto, bildoj, markoj, logotipoj, butonoj, programaro, koloraj kombinaĵoj, same kiel strukturo, selektado, ordigado kaj prezentado de ĝia enhavo estas protektita de hispanaj kaj internaciaj leĝoj pri Kopi- kaj Patent Rajtoj.

Aliro al la paĝaro neniel implicas ties rezignon, transdonadon aŭ cedon, nek tutan nek partan, de rajtoj agnoskitaj de hispanaj kaj internaciaj leĝoj pri Kopi- kaj Patent Rajtoj.

Estas malpermesitaj la reprodukto (krom temporala kopio el la ret-paĝaro sur malmola disko de la komputilo de la uzanto aŭ ĉe proxy-serviloj), kopio, uzo, dissendo, reŭzado, ekspluatado, realigo de duaj kopioj, perpoŝta sendado, transmisio, modifo, cedo aŭ iu ajn alia ago farita kun tuto aŭ parto de la informo entenata en ĉi tiu ret-paĝaro se ĝi ne estis antaŭe kaj eksplicite rajtigita de ties rajta tenanto.

Uzantoj sin devigas uzi la enhavon en maniero diligenta, korekta kaj konforma al la leĝoj, kaj precipe tute ne elimini, manipuli aŭ elturni sin el kopi-rajto kaj pliaj identigaj datumoj pri la rajtoj de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. aŭ de aliaj rajtaj tenantoj inkluditaj en ĝia enhavo; same kiel el protektaj teknikaj rimedoj aŭ iu ajn informa sistemo inkludita en tiu enhavo. Plie, la uzanto evitos uzadon de la enhavo, kaj precipe de iaspecaj informoj atingitaj el la ret-paĝaro, por sendado de reklamoj, komunikoj kun komercaj celoj aŭ nedeziritaj mesaĝoj adresitaj al multaj homoj sendepende de ilia celo; same kiel komercadon kaj diskonigon de tiuj informoj.

abc-pack.com estas reta domajno registrita de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. Tiu domajno de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. ne povas esti uzata, krom per antaŭa eksplicita rajtigo, en konekto al aliaj servoj kiuj ne estas tiuj de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., en iu ajn maniero kiu eblus krei konfuzon inter niaj klientoj aŭ diskrediton por ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.

5. Aliro

Uzantoj rajtos libere kaj senpage aliri al la paĝaro.

Aliro al kelkaj el ĝiaj enhavoj estas rezervita al uzantoj antaŭe registritaj.

Uzantoj kiuj dezirus registriĝi devas peti tion de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. per formularo tiucele publikigita en la paĝaro. ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. kontaktos la uzanton por informi lin pri la korekta kreado de lia konto.

6. Konfidenco-politiko kaj Protekto de Datumoj

Identigaj kaj personaj datumoj donitaj al la paĝaro, ĉu per formularo ĉu per retpoŝto, estas konfidencaj kaj aldoniĝos al la daten-bazoj de entrepreno ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.  Celo de tiuj bazoj estas havigi la informojn pri niaj produktoj petitaj tra nia paĝaro. Samtempe uzantoj donas al ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. la rajton sendi komercajn informojn al ili pri novaĵoj en la servoj kiujn ĝi proponas. Tiuj komercajn informojn identigos sin per la vorto REKLAMO ĉe la komenco de la apartaĵo temo en ĉiu mesaĝo sendita per retpoŝto. Okaze de ne-deziro ricevi tiajn informojn, sufiĉus tion sciigi per retpoŝto al  info@abc-pack.com en iu ajn momento. 

Ni ankaŭ informas, ke pro subkontraktado de hosting (gastado) de ĉi tiu paĝaro, datumojn pritraktos entrepreno INFORAMA, S.L., domicilita en La Snia, cele al korekta proponado de tiu servo. 

Datumoj donitaj de la uzantoj devas esti veraj, precizaj, kompletaj kaj aktualaj. Kiam la homo kiu donas la datumojn estas alia ol tiu kiu aperos kiel uzanto, oni supozus ke li estas eksplicite rajtigita por tio de la uzanto kaj ke tiu lasta rajtigas nin sendi informojn antaŭe menciitajn. La uzanto estos la sola respondeculo pri iu ajn damaĝo aŭ noco, rekta aŭ nerekta, kiu eblus okazi al iu ajn homo pro plenigado de la formularo per falsaj, malprecizaj, nekompletaj aŭ ne aktualigitaj datumoj. 

Respondeculo de la daten-bazo sin devigas respekti la sekreton pri ĝia enhavo. Krome, rajtaj tenantoj de datumoj de persona karaktero rajtos kontraŭi al ilia konservado, aliri, reĝustigi kaj nuligi ĉiujn siajn datumojn en la daten-bazo de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. Tiun rajton eblas realigi per iu ajn komunik-rimedo al ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. ĉe la adreso Maestrat 18, 1B, La Snia (Tarragona) aldonante fotokopion de identiga karto de la rajta tenanto de la datumoj, aŭ ĉe la elektronika adreso info@abc-pack.com

Iu ajn transdono de personaj datumoj de la uzantoj al aliaj estos konvene sciigita al la koncernatoj kun identigo de la ricevontoj kaj la celo de la transdono. Post tiu antaŭa sciigo, se la uzantoj ne deklaras sin kontraŭ la transdono, oni komprenos ke ĝi estas akceptita. 

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. rezervas al si la rajton modifi ĝian politikon pri kondifenco kaj protektado de datumoj pro ŝanĝo leĝa, jurisprudenca aŭ en la entreprena kutimo. Se modifo okazos, la nova teksto aperos publikigita en la paĝaro, kie la uzanto povas aliri al la aktuala politiko pri konfidenco kaj protektado de datumoj. Ĉiuokaze rilatojn kun la uzantoj submetiĝos al la normoj antaŭviditaj kiam oni aliras al la ret-paĝaro. 

7. Respondecoj kaj Devigoj

Respondeco rilate al la enhavo

La enhavo de ĉi tiu ret-paĝaro havas ĝeneralan karakteron kaj ĝia specifa celo estas nur informi pri pakumoj kaj ujoj.

ABC ENCIKLOPEDIO, S.L. tute ne respondecos pri iu ajn decido prenita de la uzanto de la paĝaro laŭ informoj en ĝi entenitaj, kaj precipe pri la teknikaj detaloj de ujoj kaj pakumoj.

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. tute ne respondecas pri iu ajn informo ne prilaborita de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. mem aŭ ne publikigita en maniero rajtigita de ĝi kaj ĝianome; same kiel pri respondeco derivita el malbona uzo de la enhavo; kaj rezervas al si la rajton tiun enhavon aktualigi, elimini, limigi aŭ malpermesi aliron al ĝi, ĉu definitive ĉu provizore.

Respondeco rilate al retaj ligiloj al aliaj paĝaroj (links)

Rilate retajn ligilojn al reklamoj aŭ al retaj paĝaroj de aliaj, ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. nek kontrolas nek antaŭe kontrolos, nek konsentas nek alproprigas servojn, enhavojn, datumojn, dosierojn, produktojn aŭ ion ajn el la materialo ekzistanta en retaj paĝaroj de aliaj, ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. neniel respondecos pri konformado al la leĝoj de enhavoj de tiuj paĝaroj; estas respondeco de la aŭtoroj de la paĝaro, ke ĝia enhavo konformiĝu kun la respekto al la leĝoj, moralo, bonaj kutimoj kaj publika ordo, krom la fakto ke tiu enhavo ne damaĝu la rajtojn de aliaj.

Respondeco kiam ĉi tiu paĝaro estas celo de ligilo aperinta sur alia paĝaro

Rilate ligilojn sur aliaj paĝoj celantaj ĉi tiun, aŭ okaze ke iu ajn uzanto, kompanio aŭ ret-paĝaro deziru stabli ligilon por atingi la paĝaron de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., ili devos respekti jenajn normojn:

         peti eksplicitan rajtigon antaŭ la kreado de ligilo

         ligilo devos celi nur la komencan paĝon

         ligilo devas esti absoluta kaj tuta, t.e. ĝi devas direkti la uzanton al la adreso propra de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., kaj ampleksi la tutan ekranon de la komenca paĝo. Neniuokaze, krom per eksplicita skriba rajtigo de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., la paĝo kiu havas la ligilon povas iel ajn reprodukti la retan paĝaron de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., inkludi ĝin kiel parton de sia paĝaro aŭ en unu el siaj framoj aŭ krei serĉilon por iu ajn el la paĝoj.

         neniu tipo de erara aŭ malĝusta informo estos donita pri la paĝaro de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.

         okaze de deziro inkludi la nomon de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., ĝian markon aŭ logoon, skriba rajtigo estos bezonata.

         rajta tenanto de la paĝaro kiu inkludas la ligilon devos agi bonfide kaj ne damaĝi la reputacion aŭ nomon de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.

         krom per eksplicita rajtigo de ABC ENCIKLOPEDIOJ, SL., restas malpermesite registri erojn el la marko aŭ logoo, domajnan aŭ oficialan nomojn de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.  kiel ŝlosilvorto (metatags metanames) por serĉado de retaj paĝaroj faritaj per retaj serĉiloj.

 

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. tute ne respondecas pri io ajn rilate la paĝon kiu proponas la ligilon. Ekzisto de ligilo ne signifas rilaton, nek kunlaboro aŭ dependo de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. kun la rajta tenanto de tiu paĝaro.

Respondeco pri teknikaj detaloj

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. ne garantias daŭran ekziston de ĝia ret-paĝaro nek ties ĉiamajn funkciadon kaj akceseblecon.

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. ne respondecas pri iu ajn damaĝo aŭ noco, rekta aŭ nerekta, inkluzive de damaĝoj al informadikaj sistemoj aŭ tiuj kaŭzitaj pro virusoj ekzistantaj en la reto, kiuj eblus okazi dum reta navigado bezonata por uzi sian ret-paĝaron.

Devoj de la uzantoj

 

Uzantoj respondecos pri damaĝoj aŭ nocoj kiuj ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. eblus suferi pro ilia neobservo de iu ajn devigo stablita en ĉi tiu leĝa sciigo.

Rilate navigadon, uzantoj sin devigas observi en maniero fidela kaj diligenta rekomendojn de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. rilate al uzo de ties paĝaro. ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. informos la uzantojn pri tiuj rekomendoj per sia ret-paĝaro.

8. Daŭro kaj modifo

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. rajtos laŭvole entute aŭ parte modifi kondiĉojn ĉi tie stipulitajn. Iu ajn ŝanĝo aperos en la sama maniero kiel tiuj en ĉi tiu leĝa sciigo.

Valideco de ĉi tiu leĝa sciigo daŭros dum la tempo ekde ĝia apero en la ret-paĝaro ĝis kiam ĝi estos modifita tute aŭ parte de ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L.

ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. rajtos unuflanke interrompi, fini aŭ provizore ĉesigi funkciadon de ĉi tiu ret-paĝaro, sen ebleco de la uzanto demandi iun ajn kompenson. Post tiu ĉesigo la uzanto devos forviŝi ĉiujn informojn pri ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L. kiujn li posedos en iu ajn formato kaj akiritaj tra la ret-paĝaro aŭ individuaj komunikoj inter tiu kaj la uzanto.

9. Aplikeblaj leĝoj kaj Jurisdikcio

Ĉi tiuj kondiĉoj de uzo submetiĝos al hispana leĝaro.

La uzantoj kaj la entrepreno ABC ENCIKLOPEDIOJ, S.L., rezignos pri ĉiu alia instanco kaj submetos ĉiujn interpretojn aŭ konfliktojn kiuj povus deveni el ĉi tiu leĝa sciigo al la Kortumoj kaj Tribunaloj de Tarragona.


Continue
Eniri
Ret-adreso:
Pasvorto:
Continue
Novaj produktoj
APLIKILOJ DE FANDITA GLUO DURABLUE
APLIKILOJ DE FANDITA GLUO DURABLUE
Enketo
Ĉu tiu paĝo plaĉas al vi?
Jes! Multe
Ĝi plaĉas al mi
Iomete
Ĝi ne plaĉas al mi
[ Resultoj enketo | Enketo ]
24827 Balotoj
254666 Komentoj
CONTROLPACK
KOMERCO
FARMAESPAA
INDMARKET
Copyright © 2003 ABC-Pack
Powered by osCommerce , PHP, MySql
Search with Gigablast
All Categories
Agrafoj kaj agrafiloj Aliaj Aplikoj Aŭtomobiloj Bendo-maŝinoj Bobela plasto Brokantaĵoj, specialaj ofertoj Elektroniko Ensakigatoroj Enskatoligaj maŝinoj Etendebla filmo Etendita polistereno Etiked-maŝinoj Etikedoj Farmaciaj produktoj Fiŝoj kaj mar-fruktoj Flekseblaj pakumoj Flu-pakaj maŝinoj Foiroj Fruktoj kaj legomoj Glubendoj Gluiloj Gluoj Grafikaj artoj Industria provizado Industriaj ekipaĵoj Karton-pakumoj Kemia produktado Kodiloj Komerco Komputiloj Kristalo Lignaj pakumoj Ligno kaj mebloj Loĝistico kaj transportado Ludiloj Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj Materialoj Maŝinoj Medio kaj reciklado Metal-detektiloj Metal-industrio Metala/plasta rimeno Metalaj pakumoj Modifita atmosfero Nutrada filmo Nutradaj pakumoj Okazoj Pakpapero Paled-pakiloj Palediziloj Paledoj Pes-maŝinoj Plasto Plasto-fabrikado Pletoj Protektaj pak-materialoj Raportaĵoj Sakoj Skatol-sigeliloj Specialaj plastoj Termoformiloj Termokuntirebla filmo Ujoj Veziketaj folioj Vezikoj Vitro Zon-maŝinoj Ŝaŭma polietileno Ŝuoj Ĉirkaŭvolvaj maŝinoj