 |
Enciklopedio |
 |
|
 |
Sercxi |
 |
|
 |
Lastaj novajoj |
 |
|
 |
Novajoj |
 |
|
|
|
 |
Informoj |
 |
|
|
Dek jaroj de SIG Combibloc en Hispanio
Januaro 2005: Dek jaroj de SIG Combibloc S.A. Hispana filio de specialisto pri ujoj SIG Combibloc antaŭ nelonge festis sian dekan datrevenon.
SIG Combibloc S.A., kiu nuntempe havas sian sidejon en Alcobendas, proksime de Madrido, komencis labori en 1994, sed antaŭ tiu jaro ekzistis jam komercaj rilatoj de SIG Combibloc kun Hispanio. Ekzemple: la unua pleniga maŝino SIG Combibloc estis vendita al Nestl Hispanio en 1986. Kaj jam je la fino de la 1980aj jaroj oni komencis krei komercajn rilatojn kun gravaj hispanaj klientoj kiel Leche Celta.
Nuntempe, kaj sub la gvidado de ĝia Ĝenerala Direktoro Wolfgang Stamm, ĉe la filio de SIG Combibloc laboras 48 homoj. Situanta precize ĉe la ĉirkaŭaĵo de Madrido, ĝi servas la hispanan kaj portugalan merkatojn.
Hispanoj: konsciaj pri markoj.
Hispanan merkaton regas produktoj de konataj markoj. Por hispanaj konsumantoj markoj estas tre gravaj, ĉar ili asocias tiajn produktojn kun kvalito. En Hispanio fermigaj sistemoj estas tre gravaj signoj de kvalito; preskaŭ ĉiuj fabrikantoj de gravaj markoj vendas iliajn produktojn kun malfermigaj mekanismoj ebligantaj postan re-fermigon. Pri-merkataj studoj montris, ke ili ludas gravan rolon ĉe la decido pri aĉeto far konsumantoj, kaj ke por konsumantoj manko de re-fermiga sistemo signifas mankon de konveneco kaj malaltan kvaliton de la produkto.
En Hispanio tradicia familia grupo estas ege pli granda ol en aliaj eŭropaj landoj. Preskaŭ duono de la hispanoj vivas en hejmoj de kvar aŭ pliaj membroj. Tio klarigas la sukceson de grandaj kartonaj ujoj 1,5- kaj 2-litraj. Samtempe, hispanoj pasigas pli da tempo eksterdome ol la meznombro de eŭropanoj, kio faciligas plialtigon en la produktado de individuaj ujoj.
Daŭra kresko
Dum la lastaj jaroj la hispana merkato de asepsaj kartonaj ujoj daŭre kreskis. Merkata kvoto de asepsaj kartonaj ujoj por trinkaĵoj tre verŝajne kreskos de 54% (2003) ĝis proksimume 57% en la jaro 2007. Nuntempe SIG Combibloc disponas merkatan kvoton de proksimume 21% (2003).
Hispanoj havas rekordan konsumon de lakto, 115 litroj da lakto kaj laktaj produktoj por persono jare. Hispanan merkaton superregas UHT-konservita lakto per kvoto de 98%. Freŝa lakto ludas nur malgrandan rolon.
Nutraĵoj kaj produktoj kun “aldona valoro” konsistigas estontan merkaton por SIG Combibloc en Hispanio. Tomataj produktoj kaj kelkaj UHT-konservitaj desertoj estas produktoj jam solide stablitaj en la sektoro de nutraĵoj. Tamen, pliaj novaj aplikoj daŭre aperas, kiel saŭcoj, supoj kaj por-bebaj nutraĵoj.
Fonto: SIG COMBIBLOC
EO-0091
| Article Statistics: |
| Viewed:11460 |
| Current Reviews: 0 |
|
|
 |
|
|
|
|
 |
Eniri |
 |
|
 |
Novaj produktoj |
 |
|
 |
Enketo |
 |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|